27 de janeiro de 2007

Dormi kun vi

[Marjorie Boulton]

Ne kredu, ke mi eŭfemismas
se nun mi diras, ke mi volus
dormi kun vi; mi realismas.
- Aŭskulti la trankvilan spiron,
kaj vidi vin en peza paco -
ne svatus mi, mi ne parolus,
kaj, apud via dolĉa laco,
forgesus amon kaj deziron.
Ho, nei sangoŝvelan histon,
kaj sen amoro brakoteni
vin, kara, kara, partopreni
vian sanktegan ne-ekziston.

Nenhum comentário: